14 |
Por akiri lertecon en la uzado de la numeraloj, oni devas multe ekzerci. Kalkulu cxiam Esperante anstataux en la gepatra lingvo! Dum miaj vojagxoj en diversaj landoj mi rimarkis, ke ofte ecx bonaj esperantistoj povas nur malfacile kalkuli Esperante kaj traduki Esperantajn nombrojn. Tio montras, ke ili ne suficxe ekzercis.
La fundamentaj numeraloj (nul, unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek k.t.p.) povas neniam havi finajxon de akuzativo kaj multnombro. Sekve ne: «oni vivas nur unun fojon, duj homoj promenas» aux simile, sed tute simple: Oni vivas nur unu fojon, Du homoj promenas. Sed la substantivaj kaj adjektivaj numeraloj (unuO, duO, triO, kvarO, unuA, duA, triA, kvarA k.t.p.) deklinigxas kompreneble kiel ordinaraj substantivoj kaj adjektivoj: En la kafejo ni auxskultis tirolan muziktrioN, La mastrino acxetis du dekduoJN da ovoj, Jam la duaN fojon mi kaptis vin cxe mensogo. Nur la vorto unu povas havi multnombran finajxon, sed nur en specialaj okazoj, kiam gxi estas uzata pronome: La homoj ne estas egalaj -- unuJ estas blondaJ, aliaj estas nigraharaj.
Unuojn oni ne povas kunskribi kun dekoj («dekunu, dekdu, dektri»), cxar tiam oni devus laux la akcentregulo (cxiam la antauxlasta silabo havas akcenton) elparoli ilin en nenatura maniero: «dekdu, dektri». Cxar la unuoj kaj dekoj estas aparte elparolataj, oni devas ilin ankaux skribi aparte: dek unu, dek du, dek tri, dudek kvar, tridek ses, cent kvardek sep, okcent nauxdek kvin, tri mil kvarcent du, sepcent kvardek du mil nauxcent kvindek tri. Kelkaj kunligas ilin per streketo: dek-unu, dudek-tri, kvincent-kvardek-ok. Dekoj kaj centoj estas skribataj kune (dudek, tridek, kvincent, nauxcent), sed la vorto mil devas esti skribata aparte: dudek tri mil sescent kvin.
La gramatikaj finajxoj estas aldonataj en la fino de la kunmetita nombro: dudektria aux dudek-tria (ne «dudeka tria»). En tiaj okazoj oni devas kunskribi kompreneble la tutan nombron, sed pro klareco ofte estas utile apartigi la diversajn partojn per streketoj, precipe kiam la kunmetajxo estas tre longa: mil-sescent-kvindek-oka.
La nombron 1937 oni ne povas elparoli «dek nauxcent tridek sep» kiel emas fari la germanoj, sed oni devas diri cxiam: mil nauxcent tridek sep. Tio estas multe pli klara kaj simpla.
La sufikso -obl- indikas multiplikon: Duoble du (2x2) estas kvar. Trioble tri estas naux. Ne intermiksu gxin kun la vorto foje: Mi mangxis hieraux trioble signifas, ke mi mangxis trioble pli ol kutime, dum mi mangxis trifoje signifas, ke mi mangxis en tri tempoj -- matene, tage kaj vespere. Li estas duobla azeno = li estas tiel malsagxa kiel du azenoj. Li estas dufoja azeno = li estis azeno du fojojn. Foj- ne indikas do multiplikon, sed nur tempon, nombron de la fojoj, kaj gxi ne estas uzebla anstataux -obl-.
Krom kun numeraloj -obl- estas uzata ankaux kun la radikoj kelk, mult kaj plur: Kelkoble pli granda. Esperanto estas multoble pli facila ol iu nacia lingvo.
-ono estas partiga sufikso: duono =1/2, 0.5, triono = 1/3, kvarono = 1/4, dekono = 1/10, 0.1, k.t.p. Gxi estas uzebla nur kun numeraloj kaj oni ne povas diri ekz. «kretono» anstataux parto de kreto.
-ope estas kolekta, grupiga sufikso: Ili promenas duope. Ni skiis triope. Same kiel -obl- gxi estas uzata ankaux kun la radikoj kelk, mult kaj plur: Multope vojagxi estas pli interese ol unuope. Komence mi lernis tute sola, sed nun ni lernas jam kelkope.
La distribua divida prepozicio po estas uzebla nur kun numeraloj: Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn kaj al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomojn. Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial, se mi legis en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la libron en kvar tagoj. Tia frazo kiel ekzemple: «Ni veturis kvindek kilometrojn po tagO» estas do erara. Devas esti: Ni veturis po kvindek kilometroj (cxiu)tage.
Kiel montras la supraj ekzemploj, kun po estas uzata cxiam nominativo, ecx kiam temas pri rekta objekto kaj kiam la substantivo sen po estus akuzativa: Al cxiu el la infanoj oni donis tri pomojn. Al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. Same estas ankaux pri ia prepozicio cxirkaux, uzata en la senco proksimume: Mi ricevis de li cxirkaux kvindek kronoj. Ni havas jam cxirkaux 40 gekursanoj. Ni havas jam 40 gekursanojN. En tiuj okazoj oni adaptas la regulon, ke la prepozicioj regas cxiam nominativon.
Sed cxar cxe tio estigxas tia nenaturajxo, ke rekta objekto de verbo estas tute escepte nominativa, multaj uzas post po kaj cxirkaux la saman kazon, kiun oni uzus sen ili (vidu ankaux §§ 47 kaj 48): Cxiutage estis legataj po dek kvin pagxoj (subjekto). Mi legis cxiutage po dek kvin pagxojN (objekto). Mi donis al la infanoj po tri pomojN. En nia klubo estas jam cxirkaux kvindek membroj (subjekto). Nia klubo havas jam cxirkaux kvindek membrojN (objekto).
Kelkfoje post po povas esti uzata ankaux akuzativo de direkto: La servistino kondukis la gastojn en po unu cxambroN.
Prefikse po estas uzebla ankaux kun aliaj radikoj: Ni vendas pogrande kaj pomalgrande (podetale). Li disdonacis popece sian tutan havajxon. Ponumera vendado de «Literatura Mondo».
Rimarko: Po kiel slavismo povas esti ankaux tute evitata, kiam la klareco de la esprimo ne suferas pro tio: Al cxiu el la infanoj mi donis tri pomojn. En cxiu tago legos dek kvin pagxojn. Ni veturis kvindek kilometrojn (cxiu)tage.
Atentu la diferencon inter la frazoj Mi skribis tri horojn. Nun estas la triA horo. Mi ekskribis je la triA (horo).
Por ekscii la tempon, oni demandas: KiomA horo estas? Responde oni indikas la horojn per adjektivaj (la vorto horo estas kutime forlasata) kaj la minutojn per fundamentaj numeraloj:
3.05 (15.05) -- La tria (dekkvina, dek-kvina) kaj kvin minutoj; kvin minutoj post la tria.
4.15 -- La kvara kaj kvarono; kvarono post la kvara.
5.30 -- La kvina kaj duono; duono post la kvina; duono antaux la sesa.
6.45 -- La sesa kaj tri kvaronoj; kvarono antaux la sepa.
7.50 -- La sepa kaj kvindek minutoj; dek minutoj antaux la oka.
Ekzistas do 3 manieroj por indiki la minutojn, kvaron- kaj duonhorojn:
La formoj «kvarono de la deka» kaj «kvarono je la deka», kiujn kelkaj uzas, ne estas klaraj kaj bonaj. Kion do signifas «kvarono de (je) la deka»? Cxu kvarono post la nauxa aux kvarono antaux la deka?
Por indiki la tempon, kiam io okazas, oni uzas ia prepozicion je: Je kioma horo vi enlitigxis hieraux? Mi enlitigxis precize je la dekunua (dudektria). Sed komencante per minutoj, oni uzas la tempan akuzativon anstataux je: Mi enlitigxis dek kvin minutojN post la dekunua. Ni tagmangxis duonoN antaux la tria.
Por esprimi dauxron, oni uzas de ... gxis: Mi dormis de la dekunua gxis la sepa.
Nek signifas «kaj ne»: Mi ne skribis al li nek intencis skribi. Pli kategorie impresas nek ... nek: Mi havas nek monon nek tempon por tio. Li nek fumas nek uzas alkoholon. Nek li nek lia edzino sciis tion. Nek hieraux nek hodiaux mi ricevis leteron. La libro estas nek sur la tablo nek en la sxranko.
Kelkaj uzas nek ankaux en la senco ecx ne unu: «Mi havas nek centimon en la posxo». Sed tia uzado estas erara.
La gxusta formo estas: Mi ne havas ecx unu centimon en la posxo. Same: Li ne diris al mi ecx unu vorton (ne «nek unu vorton»).
Tiu cxi substantiviga sufikso, uzebla kun cxiaspecaj radikoj, indikas lokon, karakterizatan per la radiko: cxevalo -- cxevalejo (= cxevala stalo), fojno -- fojnejo; herbo -- herbejo; ofico -- oficejo; kafo -- kafejo; lerni -- lernejo; kuiri -- kuirejo; densa -- densejo.
Atentu la diferencon inter ejo kaj cxambro: mangxejo estas publika loko (restoracio), ordinare kun pluraj cxambroj, dum mangxocxambro estas parto de logxejo, same kiel dormcxambro, kuirejo k.t.p. Per -ejo estas derivataj vortoj kun tute speciala kaj konstanta signifo: ne cxiu loko, kie oni lernas, estas lernejo, kaj ne cxiu loko, kie oni trinkas kafon, estas kafejo!
Sufikso -ujo, kiu estas uzata cxefe kun substantivaj, sed ankaux verbaj radikoj, havas 3 sencojn:
Tiu cxi substantiva sufikso, uzata nur kun substantivaj radikoj, indikas ajxon, kiu tenas ion: plumo -- plumingo; kandelo -- kandelingo; cigaredo -- cigaredingo; piedo -- piedingo, k.t.p.
La substantiviga -ilo estas uzata kun verbaj radikoj kaj indikas instrumenton, per kiu oni faras ion: trancxi -- trancxilo; tondi -- tondilo; kombi -- kombilo; flugi -- flugilo; armi -- armilo; kovri -- kovrilo k.t.p. Ankaux kun la sufikso -igi: vomi -- vomigi -- vomigilo k.t.p. Sed la formoj «brosilo, biciklilo, martelilo» k.s. estas kompreneble sensencaj, cxar jam la originaj formoj broso, biciklo, martelo k.t.p. indikas ilon. Atentu ankaux la diferencon inter -ilo kaj masxino: kudrilo, kudromasxino; skribilo, skribmasxino.
Same kiel -ejo kaj multaj aliaj sufiksoj, ankaux -ilo devenigas vortojn kun tute speciala kaj konstanta signifo: ne cxiu ilo, per kiu oni trancxas, estas trancxilo.
14 |
TTTejestro: Jurij Finkel (yura@mv.ru). | 22-jan-99 |